Prezidanto de Finnlando

Alexander Stubb
Alexander Stubb, prezidanto de la respubliko Finnlando
Alexander Stubb, prezidanto de la respubliko Finnlando
Alexander Stubb, prezidanto de la respubliko Finnlando
Prezidanto de Finnlando
Komenco de oficeco marto 2024
Antaŭulo Sauli Niinistö (2012–2024)
Biografiaj datoj
Naskiĝo la  1-an de aprilo 1968(nun 1968-04-01)
Salo (Finnlando)
Nacieco finno
Vidu ankaŭ biografian portalon
vdr
La standardo de prezidanto de Finnlando

Prezidanto de la respubliko (finne tasavallan presidentti; svede republikens president) estas la titolo de la ŝtatestro de Finnlando. La prezidanton elektas la popolo en ĝenerala balotado por oficperiodo sesjara. Nur denaska civitano de Finnlando povas esti elektita. Finnlando havis plejparton de sia sendependeco duonprezidantan sistemon kaj speciale prezidanto Urho Kekkonen en 1960-aj kaj 1970-aj jaroj havis grandan politikan forton, sed en konstituciaj reformoj en la jaroj 1991, 2000 kaj 2012 la forto de la prezidanto de Finnlando malpliiĝis, kaj nun la pozicio de la prezidanto estas plejparte simbola – Tarja Halonen, kiu estis elektita kiel prezidanto en 2000 kaj denove 2006 kaj Sauli Niinistö, kiu estis elektita kiel prezidanto en 2012 kaj denove 2018 ne ricevis tradician pozicion de prezidanto de la respubliko de Finnlando. Li ne tamen plu estas do pure nur simbola ol ekzemple la reĝo de Svedio kaj la federacia prezidanto de Germanio, sed li ankoraŭ uzas eksterpolitikan forton kune la registaro, elektas altajn oficistojn kaj estas ĉefo de la armeo. Oficaj loĝejoj de la prezidanto estas Presidentinlinna kaj Mäntyniemi en Helsinko kaj somera loĝejo Kultaranta en Naantali. La nuna prezidanto de la respubliko estas Alexander Stubb.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search